Edmonia Lewis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Mary Edmonia Lewis | ||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1844 en Greenbush | ||||
Morto | 17-an de septembro 1907 (63-jaraĝa) en Hammersmith | ||||
Tombo | St Mary's Catholic Cemetery, Kensal Green (en) vd | ||||
Etno | afrik-usonanoj • Oĝibvoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono • Italio vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Oberlin College (en) Oberlin Academy (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Wildfire vd | ||||
Okupo | skulptisto artisto vd | ||||
Laborkampo | Skulptarto vd | ||||
Aktiva en | Romo • Bostono vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Hiawatha and Minnehaha ❦ The Death of Cleopatra vd | ||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mary Edmonia Lewis (c. 4a de julio, 1844 – 17a de septembro, 1907) estis usona skulptisto kiu laboris dum la plejparto de sia kariero en Romo, Italio. Naskita libera en Nov-Jorko, ŝi estis la unua virino de afrik-usona kaj Indiĝena amerika heredaĵo, kiu atingis internacian famon kaj rekonon kiel skulptisto en la belarta mondo. Elstara trajto de ŝia laboro estas la inkluzivo de temoj rilatantaj al nigraj homoj kaj indiĝenaj popoloj de la Amerikoj en Novklasik-stila skulptaĵo.
Ŝi komencis akiri eminentecon en Usono dum la Usona Enlanda Milito; fine de la 19a jarcento, ŝi restis la nura nigra virino, kiu estis kaj partoprenanto kaj iu-ajn-grada rekonito de la usona artisma eminentularo.[1] En 2002, la klerulo Molefi Kete Asante nomis Edmonian Lewis-on en lia listo de 100 Plej Elstaraj Afrik-Usonanoj.[2]